Neon Genesis Evangelion (mangao)
Tiu ĉi artikolo temas pri la mangao. Por la samnoma animeo vidu la paĝon Neon Genesis Evangelion |
Neon Genesis Evangelion | |
---|---|
Originala titolo | 新世紀エヴァンゲリオン [Ŝin Seiki Evangerion] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Ĝenro | psiĥologia dramo, meĥao, sciencfikcio, apokalipsa fikcio |
Por kiu | ŝonen, sejnen |
Mangao | |
---|---|
Aŭtoro | Sadamoto Joŝijuki |
Publikiginto | Kadokaŭa Ŝoten |
Magazino | Shōnen Ace (1995—2009) Young Ace (2009—nun) |
Aperdatoj | februaro 1995 — nun |
Volumoj | 12 (la oktobron 2012) |
Neon Genesis Evangelion (japane: 新世紀エヴァンゲリオン [Ŝin Seiki Evangerion], laŭvorte: Evangelio de Nova Komenco) estas mangao de Sadamoto Joŝijuki, publikiginta komence en la magazino Shonen Ace kaj poste eldonita de Kadokaŭa Ŝoten kiel apartajn volumojn. Origine la mangao estis sendependa verko, sed poste komencis evolui sub influo de la samnoma anime-serio "Neon Genesis Evangelion", kiu antaŭiĝis la mangaon laŭ la scenaro. En la oktobro de 2012 jam 12 volumoj estas eldonitaj en tankobon-formato kaj plus la ĉapitroj de la sekvonta volumo estas publikigitaj.
La unua volumo estis eldonita antaŭ la samnoma anime-serio, tamen, la dua kaj komenco de la tria volumo estis publikigataj paralele kun la apero de la amine-serio. Aliaj volumoj estas kreitaj post la fino de la anime-serio, bazite sur ĝi. Seriozaj diferencoj de la animeo aperas en la volumo 11. La plej grava diferenco estas alia kaj detala klarigo de origino de la homaro kaj de la "Anĝeloj".
Aliaj mangaoj
[redakti | redakti fonton]- Neon Genesis Evangelion: Amatino el Ŝtalo La Dua (新世紀エヴァンゲリオン 鋼鉄のガールフレンド2nd [Ŝin Seiki Evangerion: Kōtecu no Gārufurendo sekando]), 6 vol., novembro 2003 — decembro 2005;
- Neon Genesis Evangelion: Edukad-projekto de Ikari Ŝinĝi (新世紀エヴァンゲリオン 碇シンジ育成計画 [Ŝin Seiki Evangerion: Ikari Ŝinĝi Ikusei Keikaku]), 13 vol., junio 2005 — nun;
- Neon Genesis Evangelion: Lerneja Registro de Ĉielfalo (新世紀エヴァンゲリオン 学園堕天録 [Ŝin Seiki Evangerion Gakuen Datenroku]), 4 vol., oktobro 2007 — decembro 2009.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Neon Genesis Evangelion (animeo)